Henriko de Seguzjo (1200-1271) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Frontispico de la verko "Svmma Avrea", ("Ora epitomo"), publikigita en 1570.
| |||||
Persona informo | |||||
Henri de Suse | |||||
Naskiĝo | 1200 en Segusio, apud Torino, Italio | ||||
Morto | 25-a de oktobro 1271 aŭ 6-a de Novembro 1271 en Liono, Francio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Parizo Episkopeco de Sisteron Arkidiocezo de Embrun Unua Koncilio de Liono(1245) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto katolika episkopo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henriko de Seguzjo (1200-1271) estis itala kanonikulo, fakulo pri roma juro kaj kanonika juro kaj unu el la plej brilaj eŭropaj leksikografoj en la 13-a jarcento. Li renomiĝis pro siaj komentoj pri la papaj dekretoj de Gregorio la 9-a rilate al la ekleziaj juroj.[1]
Plejparto el sia kariero, tamen, li pasis en la praktiko de la rajto, en kiu li ricevis profitodonajn enspezojn, komencante kun la estreco de kanonikaro en la katedralo de Antibes-Grasse, apud Nico, en 1235. En 1236, li iris al Anglio kun la nova reĝino Eleanora de Provenco (1223-1291).
Tie li restis ĝis 1242, dungita kelkfoje de la papeco kaj kelkfoje de la reĝo Henriko la 3-a, kiun li daŭre reprezentis ĝis 1258. Henriko estis lernanto de Jacobus Balduinus (mortis en 1225), kiu instruis juron en la "Universitato de Bolonjo". Li estis rigardita de Dante kiel la "patro de la perdekretaj tradicioj de la eklezia povo".